samueldora

Ŝako: Germanujo estas eǔropa teamĉampiono

In Esperanto, sporto on 2011/11/11 at 21:54

Porto Carras (Grekujo): En la finalo de la eǔropa teamĉampionado la germana teamo sensacie venkis kontraǔ Armenujo. Azerbajĝano gajnis arĝentan medalon, Hungarujo atingis bronzon.Tiu venko estas la plej granda sukceso de ĉiuj tempoj por la germana ŝako asocio.

11-a septembro, 10 jaroj poste

In Esperanto, mondo, politiko on 2011/09/10 at 13:53

Aviadiloj kraŝinta la turojn de la Mondkomerco Centro, eksplodinta, iginta la konstruaĵo falegi. Miloj da mortintoj. Nova dimensio de la teroro. Uzanta amakomunikilojn, kalkulita, organizita kaj absolute malhumana.

Kio estas la konsekvencoj? Multe da atento por Al Kaida. Duba fondita milito kontraǔ Irako, kiu kondukis al pli da malamo je usono kaj la okcidento generale, speciale kaǔze de Abu Ghraib kaj Guantanamo. Milito, kiu malutilis al la buĝeto kaj la ekonomio usona.

Sed estas ankaǔ aliaj konsekvencoj. Malbonigo de la reputacio de la islamo. Malpli da kompreno flanke de okcidento por la rajtigitaj interesoj de la popoloj arabikaj. Aresto aǔ mortigo de multe da membroj de teroristaj retoj. Osama Bin Laden mortigita post dek jaroj pelĉaso per preciza kontraǔteroragado , kiel estis samtempe usona demonstracio de potenco.

Kio ajn estas celo de Al Kaida, tio ŝajnas ne esti atingita. La okcidento ne estas tiel dekadenca, tiel vundebla, tiel kalkulebla,  tiel manipulebla kiel oni eble pensis. Anstataǔe ĝi defias al la teroratakojn, finfine kontraǔfrapas efike, ne lasas tiri sin en spiralon de malamo kaj estas kapala subigi krizojn.

Kio restas, estas la malplenaĵoj, kiuj la terorviktimoj postlasas en la vivoj de iliaj familioj kaj amikoj. Tio estas la ununura longdaǔre efika sekvo de la teroro.

Usona politiko menacas mondvastan ekonomion

In ekonomio, mondo on 2011/07/31 at 05:47

Dum senfina politika luktako okazas pri la usona ŝtata bankroto, la usona ministerio pri komerco informas pri kunsiderinda malalta kresko de ekonomio ol estis ekspektita pro la unua duona jaro 2011 (0,4 % de januaro ĝis marto kaj 1,3 % de aprilo ĝis junio).

Ĉefkialo por tio estas malforta konsumo: Alta senlaboreco, eta kreskoj de salajroj kaj la nemoveblaxjkrizo devigis multajn da usonanojn inhibi ilian elspezojn. Ĉar la estontan ekonomian elvolvaĵon estas tre malcerta, multaj da civitanoj agas singarde kaj prokrastas grandajn akiradojn.

Mia komento: Usona sendube havas tro altan ŝtatajn ŝuldojn relativa je malneta enlanda produkto. La demokrata partio volas altigi la ŝuldlimon por financi konjunkturprogramon kaj elspezojn socialajn. La respublikana partio volas malaltigi la ŝuldojn per ŝparprogramo kaj lasi fari por la ekonomio. Egala, kiu programo estas la pli bona: Oni devas agi. La respublikanan partion ne povas agi, ĉar ĝi ne ŝtatas la prezidanton. Ĝi nun nur povas bloki. Sed ĝi ne povas deziri grandan ekonomian krizion kun malfavoraj konsekvencoj por la mondvasta ekonomio. Se la respublikanoj konscias ilian respondecon, ili devas lasi la demokrate elektan presidenton Obama nun fari lian politikon kaj lasi la balotantoj decidi per la elekto en la proksima jaro, kion ili pensas pri tio. Se la respublikanoj ne faras tion kaj anstataǔ provokas krizon, mi esperas, ke la balotantoj en 2012 memoros tion.