samueldora

Archive for Januaro, 2011|Monthly archive page

Ŝipakcidento apud Loreley

In Esperanto, mondo on 2011/01/15 at 15:08

Sur rivero Rejno ŝipo ŝarĝita kun 2800 tonoj da sulfata acido renversiĝi dum mateno de 13.01.2011. Du de la kvar personoj de la ŝipanaro estis savata, du aliaj ankoraŭ ne estas trovitaj. La akcidento okazas apud la Loreley, kabo ke longtempe estas fama pro pluraj ŝipakcidentoj. Acido ne jam estas eflui.

Lorelej’

Ne scias mi, kial mi estas
Malgaja en la kor’.
Antikva fabelo restas
Por ĉiam en mia memor’.

Vespero jam ekmalheliĝas,
Fluadas la Rejn’ en trankvil’,
La supro de l’ monto lumiĝas
En vespersuna bril’.

Belega knabino jen tronas
Kun ora juvelar’,
La belan vizaĝon kronas
Mirinde la ora harar’.

Ŝi uzas kombilon el oro
Kaj dume kantas ŝi.
Mirige tuŝas al koro
Sorĉiga la melodi’.

Kaj sopiregon eksentas
Ŝipisto dum sia vetur’;
Rifaron li ne priatentas,
Al monto rigardas li nur.

Mi kredas, ke dronos finfine
Ŝipisto kun sia boat’,
Kaj tion kaŭzis feine
La Loreleja kantad’.

Heinrich Heine

tradukita de Leopold Elb (mortinta 1912), kun postaj modifoj